РуЛиб - онлайн библиотека > Baghy Julio > Старинная литература > La Verda Koro ( с рус.комм) > страница 2

Читаем онлайн «La Verda Koro ( с рус.комм)» 2 cтраница

Кто вы/ты? (Как тебя зовут) Mi estas Don Harlow. = Я Дон Харлоу. Kiu floro estas sur la tablo? = Который из/какой цветок на столе? La flava floro estas sur la tablo. = Желтый цветок на столе.


KIO?: Что. Используется в вопросах имеющих смысл "Что есть", "что такое" ... Ответ предполагает чаще всего слово с окончанием на -O (существительное) или его эквивалент. Kio estas sur la tablo? = Что на столе? Floro estas sur la tablo. = Цветок на столе.


KIA?: Какой. Используется для уточнения качества, свойства объекта. Ответ, чаще всего, это слово заканчивающееся на -A (прилагательное) или его эквивалент. Kia estas la tablo? = Какой [этот] стол? Granda estas la tablo. = Стол большой. Kia floro estas sur la tablo? = Какой цветок на столе? La floro estas flava.= Цветок желтый.

Vortoj /Слова (Esperanto + русский)

kurso = курс(ы) (учебные, дисциплина); domo = дом; tabulo = доска; tablo = стол; elektro = электричество; bildo = картина/изображение/иллюстрация; homo = человек; soldato = солдат; milito = война; muso = мышь; plafono = потолок; muro = стена; besto = животное/зверь; militkaptito = военнопленный; teatro = театр; Ameriko = Америка; Siberio = Сибирь; fenestro = окно; seĝo = стул; kato = кот/кошка; ofico = служба, должность; gimnazio = гимназия; religio = религия; lampo = лампа; objekto = предмет, объект; sinjoro = господин; uniformo = мундир, форма, форменная одежда; lernanto = ученик; kulturo = культура; frazo = фраза; ruso = русский нац.; latvo = латыш нац.; biblioteko = библиотека; rumano = румын нац.; germano = немец нац.; popolo = народ; meblo = предмет мебели; benko = скамья; hungaro = венгр; slovako = словак; ĉambro = комната; pordo = дверь; planko = пол; floro = цветок; poŝto = почта; knabo = мальчик, парень; politiko = политика; fraŭlo = холостяк, неженатый; polo = поляк.

alta = высокий; longa = длинный, продолжительный; granda = большой; nova = новый; griza = серый; juna = молодой, юный; nigra = черный; pura = читый; interesa = интересный; moderna = современный; simpla = простой; flava = желтый; larĝa = широкий; bona = хороший; bela = красивый.

Для всех глаголов если указывается (n) то это означает, что это глагол переходный (управляет «подчиненными словами» с помощью придания им окончания –n.

estas = есть, является (опускаемый в русском яз. глагол связка); stari = стоять; sidi = сидеть; iri = идти; gratuli = поздравлять; danki = благодарить; lerni (n) = учиться (чему-то); rigardi (n) = смотреть/глядеть (на что-то); paroli = говорить, разговаривать; ŝati (n) = любить (в значении "ценить"); fari (n) = делать; instrui (n) = учить; tuŝi (n) = трогать, касаться; demandi (n) = спрашивать; scii (n) = знать; ludi (n) = играть; montri (n) = показывать, указывать; kompreni (n) = понимать; respondi (n) = ответить; manĝi (n) = есть, кушать.

unu = числит. один; du = два; tri = три; sed = но; nur = только; ne = не; jes = да; kaj = и.

Ĉapitro 2: La instruisto kaj lernantino


La instruisto fermas la malgrandan libron sur la tablo. Li prenas kaj metas ĝin en la poŝon.

— Sinjorinoj kaj sinjoroj, mi deziras al vi bonan nokton — li diras. — Ĝis revido!

— Ĝis revido — respondas la gesinjoroj kaj ili iras de la benkoj al la pordo.

La juna Iĉio Pang malfermas la pordon de la lernoĉambro kaj la gelernantoj iras hejmen. Nur la maljuna oficisto, la pola knabino kaj la instruisto restas. La oficisto estas malnova esperantisto. Li bone parolas la lingvon. Nun li kaj la instruisto konversacias.

Marja Bulski, la pola knabino, estas inteligenta lernantino en la urba gimnazio. Ŝi parolas la polan kaj rusan, lernas la germanan kaj latinan lingvojn, sed ŝi ne komprenas la longajn frazojn en la nova mondolingvo.

Jes, la kapo ne komprenas la vortojn, sed ŝi havas okulojn, fantazion kaj koron. ŝi vidas du homojn: unu junan kaj unu maljunan, hungaron kaj ruson. La ruso havas nur unu manon. Kie estas la alia mano?

La fantazio faras militan bildon. La knabina koro komprenas la signifon de la konversacio. Ĉu la fantazio diras la puran veron? Kiu scias? Ŝi vidas du homojn: unumanan ruson, kiu prenas cigaredon el la poŝo kaj hungaran militkaptiton, kiu dankas kaj prenas la cigaredon el la mano de la ruso. En la okulojn de la sinjoroj parolas paca sento, kiun Marja Bulski bone komprenas.

La instruisto nun malfermas la pordon, montras la vojon. Ili iras el la ĉambro kaj haltas sur la strato ĉe la granda pordo de la Popola Domo.

— Ĝis revido — diras la oficisto kaj li prenas la manon de la instruisto.

— Ĝis revido, sinjoro Kuratov kaj bonan nokton!

Marja Bulski restas ĉe la pordo. Ŝi rigardas la oficiston, kiu marŝas al la poŝtoficejo. Li loĝas en la domo de la oficejo, sed ne en la kontoro. En la kontoro li laboras.

La instruisto deziras bonan nokton al fraŭlino Marja, sed ŝi deziras konversacion.

— Kie vi loĝas, sinjoro instruisto? — ŝi kuraĝe demandas kaj faras novajn mallongajn frazojn en la kapo.

— Mi loĝas en la kazerno de la militkaptitoj.

— Mi scias, mi scias, sinjoro. Vi loĝas ne en la urbo, sed ekster la urbo. Ĉu ne?

— Jes, fraŭlino. Kie vi loĝas?

— En la strato Kitajskaja.

— Ni havas saman vojon en la urbo.

— Jes, ni havas saman vojon kaj mi estas feliĉa. Mi ŝatas Esperanton kaj mi deziras konversacion en la nova lingvo kaj ... kaj ... mi ... jes ... Ho, mi ne scias la vortojn! Mi estas malfeliĉa. Mi ne havas bonan kapon. Mi estas malinteligenta knabino ... Esperanto estas malfacila lingvo.

— Fraŭlino, vi havas inteligentan kapon. Mi scias. La parolo, kiun vi faras, havas muzikon de la vortoj kaj la frazoj, kiujn vi faras, estas simplaj, sed bonaj. Nun ankaŭ mi faras nur simplajn frazojn. Ĉu vi komprenas ilin?

— Mi komprenas ne nur la frazojn, sed ankaŭ vin.

— Ĉu?

— Jes. Vi estas militkaptito, kiu loĝas en siberia kazerno. Vi ne havas hejmon. La homoj, kiujn vi amas, loĝas en Eŭropo kaj ne en Azio. Vi deziras bonon kaj feliĉon al la homoj kaj ... kaj vi estas malfeliĉa.

— Feliĉa mi ne estas. Jes, jes, fraŭlino, vi bone komprenas min.

— Ĉu? Ho, mi estas feliĉa. Ne nur Iĉio Pang, la juna ĉino, sed ankaŭ Marja Bulski komprenas vin. Vi estas malfeliĉa militkaptito, sed vi estas riĉa, riĉa homo.

— Ĉu vi pensas? La poŝo ...

— La poŝo, poŝo ... En la poŝo vi estas malriĉa, sed en la amo al la homoj vi havas belajn sentojn, bonajn pensojn. La mondo de la homoj estas malbela, sed en la fantazio vi faras ĝin bela, bona, paca ... Sinjoro instruisto, ĉu mi diras la veron? Ĉu mi komprenas vin?

La militkaptito longe rigardas ŝin kaj li ne respondas. Ankaŭ Marja silentas.

Ili marŝas al la direkto de la strato Kitajskaja. Estas bela vespero. Sur la larĝa strato ili vidas nur katojn, hundojn. La homoj