РуЛиб - онлайн библиотека > Sevilla Guillem > Старинная литература > Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto > страница 3

Читаем онлайн «Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto» 3 cтраница

kalendaro), jam kompostita kaj reviziita de la cenzuristo, la 42-paĝa libreto aperis kun la titolo „Meždunarodny’ jazyk. Predislovije i polnyj učebnik (por Rusoj)” 11 , t.e. Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj) . La 27-jara aŭtoro kaŝis sin sub la nomo Dr-o Esperanto . Tiu dato estas konsiderata la naskiĝtago de la Internacia Lingvo poste konata kiel Esperanto .

Antaŭ la fino de la jaro estis presitaj la versioj pola, franca kaj germana de la libreto, kiu poste estis konata kiel la Unua Libro .

Kiel estas Esperanto?

Ĝi estas skribata per la latina alfabeto (escepte de q, w, x, y) al kiu estas aldonitaj ses literoj (ĉ, ĝ, ĥ, ŝ, ŭ). Ĉiuj literoj estas prononcataj ĉiam same (ekzemple, c ĉiam prononciĝas [ts] kaj neniam [k] aŭ [s]). La akcento troviĝas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.

La ĉefaj parolelementoj havas specifajn finaĵojn: -o por singulara substantivo, -a por singulara adjektivo, -i por verba infinitivo, -e por derivita adverbo. Ekzistas nur unu deklinacio kaj unu konjugacio. La tempo estanta finiĝas per -as ; la tempo estinta per -is ; la tempo estonta per -os ; la modo kondiĉa per -us ; la modo ordona per -u ;

La leksiko baziĝas ĉefe sur la internacia vortaro de la lingvoj eŭropaj. Vortoj kiel adreso , biblioteko , centro , ĉokolado , demokratio k.s. estas komunaj en multaj lingvoj kaj rekte kompreneblaj. Por la ceteraj vortoj, Zamenhof uzis materialon de la lingvoj latinaj, ĝermanaj, kaj ankaŭ slavaj. Kiel jam menciite, en la vortfarado estas maksimume uzata afiksado. Ekzemple, sciante la signifon de la radiko san , oni povas facile fari el ĝi novajn vortojn: sano , sana , resanigi , malsana , malsanulo , malsanulejo ktp. Danke al ĉi tiu aglutina principo, scio de tri mil vortradikoj reale donas scion de pli ol dudek mil vortoj.

«Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto» картинка № 6
Slipo el la Unua Libro, kun la promeso lerni Esperanton En la libro estis presitaj ok slipoj kun jena teksto: „Mi, subskribita, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson”. Zamenhof ricevis centojn da leteroj kiel reago al la Unua Libro : kelkaj laŭdis la iniciaton, aliaj mallaŭdis ĝin kaj aliaj mokis pri ĝi. Multaj esprimis la deziron lerni la lingvon sendepende de la nombro de ricevitaj promesoj. Por respondi tiujn leterojn kaj havigi al interesatoj lego-materialon ne pri Esperanto sed en Esperanto Zamenhof publikigis kroman libron titolitan Dua Libro de l’ Lingvo Internacia en januaro 1888.

La parolantoj de la nova lingvo bezonis pli da vortoj ol estis publikigitaj en la Unua Libro . Pro tio, Zamenhof eldonis komence de 1889 rusan-internacian kaj internacian-germanan vortarojn. Tiutempe la kaŝnomo de la aŭtoro —D-ro. Esperanto— estis adoptita kiel la nomo de la lingvo mem: Esperanto.

Esperanto disvastiĝas. La unua revuo

La Mondlingva Klubo en Nurenbergo, fondita en la jaro 1885, forlasis Volapukon en ĝenerala kunveno okazinta la 18-an de decembro 1888 kaj aliĝis al Esperanto. Tiel aperis la unua Esperanto-klubo. Ties prezidanto, Christian Schmidt, estis ankaŭ la eldonisto de „La Esperantisto”, la unua periodaĵo en Esperanto, kies unua numero aperis la 1-an de septembro 1889 en Nurenbergo.

«Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto» картинка № 7
Unua numero de La Esperantisto, dec. 1889 | Vikipedio Zamenhof redaktis ĝin ekde la komenco. Pro tio, la periodaĵo estis grava ne nur kiel centrigilo kaj kuraĝigilo inter la diverslandaj esperantistoj, sed ankaŭ el lingva vidpunkto. Al Esperanto mankis tiun stabilecon, kiun nur la tradicio alportas al la lingvoj. La tekstoj ellaboritaj de Zamenhof por la revuo, helpis unuigi kaj firmigi la lingvon. Esperanto akiris propran stilon kaj ortografion, kaj estis kreitaj la unuaj mallongigoj. La literaturaj tekstoj, tradukitaj aŭ originale verkitaj de Zamenhof, starigis poste la bazon por la Fundamenta Krestomatio .

La gazeto ĉesis en 1895 pro financaj problemoj gravigitaj de la ruslanda cenzuro.

Batalanta okulkuracisto

Esperanto baldaŭ forglutis la pli grandan parton de la mono de mia edzino; la tutan reston ni baldaŭ formanĝis, ĉar la enspezoj de mia kuracista praktiko estis terure mal­grandaj. En la fino de 1889 mi restis sen kopeko!

Kiel Zamenhof mem rakontis al Michaux, Esperanto estis negative influinta lian profesian laboron kaj, sekve, lian ekonomian vivon. Unue, li mem devis pagi siajn eldonaĵojn, kaj li bezonis perlabori pli da mono ol liaj kolegoj, kiuj uzis siajn enspezojn nur por vivteni siajn familiojn; due, Esperanto prenis multe da tempo, kiun liaj konkurenculoj utiligis por la laboro, profesia perfektiĝado kaj reklamado; trie, ne ĉiuj ŝatis viziti kuraciston, kiu okupiĝas pri lingvoelpensado.

Lia malsukceso ne estis la sola en la familio. Mark Zamenhof, kiu komence de 1888 ricevis la ordenon de Sankta Anna pro sia granda diligenteco, en la fino de tiu jaro perdis sian cenzuristan postenon pro permeso de dubinda teksto en Hacefira (tiu hebrea gazeto estis fermita por tri monatoj).

En oktobro 1889 Zamenhof pretigis la materialon por la dua numero de La Esperantisto , sendis ĝin al Schmidt, kaj forveturis el la Pola Reĝolando al Ruslando por trovi urbon, kie li povos esti sukcesa okulisto, laŭeble sola. Lia graveda edzino kun la filo Adamo, kiu naskiĝis la 11-an de junio 1888 en Varsovio, devis forveturi al Kaŭno ĉe sian patron.

Zamenhof veturis al urbo Ĥerson (suda Ukrainio) kie estis nur unu okulistino kaj kie li esperis trovi sufiĉe da klientoj por vivteni sin kaj sian familion. Tamen li ne sukcesis, kiel li mem rakontas:

[…] miaj tieaj enspezoj ne sole ne donis al mi eblon nutri mian familion, sed eĉ por mi mem ili ne sufiĉis malgraŭ mia tre modesta kaj tre avara maniero de vivado! Mi simple kaj litere, ofte, ne havis eĉ kion manĝi: tre ofte mi restadis sen tagmanĝo! Nek mia edz­ino, nek miaj parencoj ion sciis pri tio ĉi, ĉar mian edzinon mi ne volis malĝojigi, kaj en miaj leteroj mi konstante konsolis ŝin, ke estas al mi tre bone, ke mi havas tre bonajn esperojn, ke mi baldaŭ venigos ŝin al mi ktp. Tamen fine mi ne povis jam pli elteni kaj mi devis konfesi al mia edzino la tutan mian staton.

Kiam lian situacion malkovris lia edzino, ŝi konvinkis lin akcepti monan helpon de Aleksandr Silbernik, lia bopatro. Fine la situacio fariĝis ne plu eltenebla kaj en majo 1889 li revenis al Varsovio. Li ekloĝis ĉe la strato Nowolipki, n-ro 21. La 13-an de decembro 1889 naskiĝis Sofia Zamenhof, la dua infano.

«Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto» картинка № 8
L. L. Zamenhof, 1891 | Bildarchiv Austria Sed ankaŭ tiam liaj enspezoj tute ne pligrandiĝadis, dum liaj ŝuldoj kreskadis, malgraŭ la bopatra monhelpo. Fine, ne havante jam la eblon plu atendi, li en oktobro 1893 transloĝiĝis kun sia familio en la urbon Grodno. Tie la vivo estis malpli kosta ol en Varsovio, kaj liaj enspezoj estis pli grandaj sed ankaŭ tute ne kovradis liajn elspezojn, kaj li devis ankoraŭ prenadi subtenon de sia bopatro; tamen li akurate registris sin en la prestiĝa Jarlibro de Grodna gubernio kiel kuraciston kun privata konsultejo kaj loĝis tie dum 4 jaroj.

Post la komenca prospera periodo venis financaj problemoj, ĉar en la urbo aperis ankoraŭ unu okulisto. Krome, Silbernik insistis, ke liaj nepoj estu edukataj en la ĉefurbo Varsovio. Silbernik komprenigis al sia bofilo, ke ĝis lia definitiva memstariĝo en Varsovio li devas flankenlasi Esperanton kaj dediĉi sin ekskluzive al sia profesio. La 16-an de oktobro 1897 la Zamenhofoj forlasis Grodnon kaj revenis en Varsovion. Ili ekloĝis ĉe la strato Dzika, n-ro 9.

La franca periodo de Esperanto

Zamenhof restis flanke de la movado dum kvin aŭ ses jaroj post kiam li revenis en Varsovion. Dume, la franca instruisto Louis de Beaufront, sukcesa propagandisto de Esperanto, gvidis la movadon sur nova vojo.

En januaro 1898, de Beaufront fondis la Societon por la Propagando de