РуЛиб - онлайн библиотека > Denis Leon > Старинная литература > La kialo de l’ vivo

Читаем онлайн «La kialo de l’ vivo»

«La kialo de l’ vivo» картинка № 1

lйon denis

а

FEB

La kialo de Г vivo

La Kialo de l' Vivo

RACIA SOLVO de la

PROBLEMO DE L' EKZISTADO

Kio ni estas.

De kie ni venas.

Kien ni iras.

DE

LЙON DENIS

«La kialo de l’ vivo» картинка № 2

Eldonfako de Brazila Spiritisma Federacio DEPARTAMENTO EDITORIAL e GRБFICO Rua Souza Valente, 17 - CEP 20941 - 040 Rio de Janeiro, RJ - BRAZILO

1a. eldono en Esperanto

5.000 ekzempleroj

Titolo de la franca originalo: LE POURQUOI DE LA VIE

Kovrilo de Joгo Guilherme Andery Tayer

El la franca lingvo tradukis Esperanten

Affonso Soares

80 - AA; 001.5 -O; 2/1982

Copyright by

FEDERAЗГO ESPНRITA BRASILEIRA

(Brazila Spiritisma Federacio) SGAN 603 - Conjunto F- Av. L2 Norte Brasнlia - DF - Brasil - CEP 70.830-030

Kompostado, fotolitografio kaj ofset-preso de

Presejo de la Eldona Fako de FEB

Rua Souza Valente, 17

20941-040 - Rio de Janeiro - RJ - Brasil

C.G.C. n°33.644.857/0002-84 IE. n°81.600.503

Presita en Brazilo Impresso no Brasil

TABELO DE LA ENHAVO

Prezento 11

Al la suferantoj 15

- Devo kaj libero 17

- La problemoj de la ekzistado 19

- Spirito kaj materio 21

- Harmonio de l' Universo 24

- La sinsekvaj ekzistadoj 27

- Justeco kaj progreso 29

- La superega celo 35

- Eksperimentaj pruvoj 37

IX - Resumo kaj konkludo 42

PREZENTO

Estas tute nenecese prezenti al la ĝenerala brazila legantaro la aŭtoron de tiu ĉi libro, la francan verkiston Lйon Denis. Sed ĉar tiu ĉi esperantlingva eldono sin destinas memkompreneble ankaŭ al tutmonda publiko, tial ni ne povas ne fari almenaŭ mallongan prezenton de la homo kiu, pere de didakta metodo, plej multe kontribuis, dum 50 jaroj de sia vivo, por la disvastigo de la Spiritisma Doktrino.

Lйon Denis naskiĝis en la franca urbo Foug, juris- dikcio de Toul, la 1an de Januaro 1846, kaj forpasis en Tours, la 12an de Aprilo 1927, en la aĝo de 81 jaroj.

Li estis samtempulo de Allan Kardec, la Kodiginto de Spiritismo, kies verkaron li komencis studi jam en sia junaĝo.

Pro la graveco de siaj libroj kaj la alta moraleco de sia vivo ĉiam dediĉita al la studado kaj disvastigado de la Doktrino de la Spiritoj, Lйon Denis estas nomata La Apostolo de Spiritismo.

Dotita per brila talento kaj neordinara kapablo profunde esplori ĉiujn fenomenojn de la Naturo, li povis krei verkon imponan pro la riĉeco de gravaj informoj sciencaj, filozofiaj, historiaj kaj precipe moralaj. Super la mirindaj paĝoj de liaj verkoj ŝvebas ia dolĉa, diafana lumo de estuziasmo kaj raviteco,naskita de lia senmezura amo al la Naturo, al la Vivo kaj al ĉio lin ĉirkaŭanta. Ĉiuj liaj verkoj, eĉ tiuj, en kiuj estas pritraktitaj la plej altpensaj kaj subtilaj temoj, estas aŭtentaj poemoj en prozo, dank 'al la poezia ligvaĵo, kiu vestas liajn ideojn.

El la titoloj mem de liaj libroj oni povas konkludi, ke la verkaro de Denis prezentas vastegan panoramon de la filozofio, de la scienco kaj de la ĝenerala kulturo de la epoko de la aŭtoro.

Pro tiuj kvalitoj kaj ankaŭ pro la beleco de sia stilo, tiuj libroj ĉiam okupis elstaran lokon en la biblioteko de seriozaj studemuloj el pluraj landoj. En Brazilo, speciale, la edifaj instruoj de la Apostolo de Spiritismo, ĉiam bazitaj sur la evangeliaj lecionoj de Amo kaj Frateco kaj sur la plej aktualaj sciencaj esploroj, alportis netakseblan kontribuon al la formado de la unuaj generacioj de eminentaj spiritistoj.

Ni prezentas ĉi-sube la titolojn de la verkaro de Lйon Denis:

Doktrina kaj Praktika Sintezo de Spi-

ritualismo.

—La Granda enigmo.

Johana Dark, mediumino.

—La Kelta Genio kaj la Nevidebla Mondo

La Kialo de l ' Vivo.

Kristanismo kaj Spiritismo.

En la Nevideblo.

—La Nevidebla mondo kaj la Milito. —Post la morto.

La Problemo de la Estaĵo kaj de la Destino.

Spiritoj kaj Mediumoj.

Spiritismo kaj la kontraŭdiroj de la

Katolika Eklezio.

La Transtombo kaj la Supervivo de

la Estaĵo.

La Brazila Spiritisma Federacio jam de tre longe prenis sur sin la taskon disvastigi la verkaron de Lйon Denis pere de majstraj tradukoj en la portugalan lingvon. Nun, tiu respekteginda organizaĵo daŭrigas sian serion de esperantlingvaj eldonoj, prezentante al la publiko ĉi tiun gravan verkon en majstra traduko de la kompetenta samideano Affonso Borges Gallego Soares.

La enhavo de LA KIALO DE L' VIVO estas esence filozofia kaj morala. Tiun ĉi libron la aŭtoro dediĉis al la suferantoj, asertante, ke ĝi estas frukto de liaj maldormoj, meditoj kaj esperoj, de ĉio, kio konsolas kaj subtenas lin ĉe tiu ĉi vojirado.

Ni esperas, ke per tiu ĉi eldono BSF komencos la publikigon de la tuta serio de libroj de Lйon Denis en la internacia lingvo de Zamenhof.

Monte Aprazнvel, la 27an de Majo 1981.

BENEDICTO SILVA

AL LA SUFERANTOJ

Al vi, ho miaj fratoj kaj fratinoj en humaneco, al vi ĉiuj, kurbigitaj sub la vivoŝarĝo kaj afliktitaj de pezaj luktoj, angoroj kaj elprovado, mi ja dediĉas ĉi tiujn paĝojn. Mi ilin verkis, celante ja vin, afliktitojn kaj neniohavulojn de tiu ĉi mondo. Humila batalanto por la vero kaj la progreso, mi metis en ilin la fruktojn de miaj maldormadoj, pripensoj kaj esperoj, ĉion, kio min konsolis kaj subtenis dum mia surtera irado.

Dio volu, ke en ili vi trovu utilajn instruojn, iom da lumo por prilumi al vi la vojon. Povu ĉi tiu modesta verko esti por via malĝoja spirito tio sama, kiel ombro por sunbruligita laborulo, kiel freŝa, klara fonto por soifa vojaĝanto en seka dezerto!

I

DEVO KAJ LIBERO

Kiu homo, en siaj horoj de silento kaj enpensiĝo, ne demandis la Naturon kaj sian koron pri la sekreto de la aferoj, la kialo de la vivo, la pravo de ekzisto de l' Universo? Kie estas tiu, kiu ankoraŭ ne penis koni siajn destinojn, levi la mortvualon, scii ĉu Dio estas fikcio aŭ realo? Ne ekzistas tiu homo, kiel ajn indi- ferenta li estas, kiu ankoraŭ ne alfrontis tiujn kons- ternajn problemojn. La malfacileco trovi ilian solvon, la mallogikeco kaj plureco de la rezultintaj teorioj, la be- daŭrindaj sekvoj de la plimulto el la konataj sistemoj nur konsistigas konfuzan tutaĵon, kiu tedas la homan spiriton kaj lin puŝas al indiferenteco kaj skeptikeco.

Sed la homo bezonas scii; li